Petro la 1-a el Portugalio(1320-1367) (Koimbro, en la 8-a de Aprilo1320 - Estremoz, 18-a de Januaro1367) alnomita La Kruelulo, aŭ la Venĝemulo aŭ la Justecamulo, pro la severeco venĝi la murdon de sia amantino Agnesa de Kastro kaj pro la pasio kiun li dediĉis al la galega nobelulino. Li estis la oka reĝo el Portugalio. Petro la 1-a estis filo de Alfonso la 4-a (1291-1357) kaj nepo de Izabelo el Aragono (1271-1336), la sanktulino, edzino de Dom Denizo (1261-1325), sesa reĝo de Portuglio kaj fondinto de la Universitato de Koimbro.
Izabelo el Aragono (1271-1336) (* Zaragoza, 1271 - † Estremoz, en la 4-a de Julio1336), estis infantino aragonia kaj edziniĝa reĝino de Portugalio. Ŝi eniris en la historion pro la famo de sanktulino, kaj estis beatigita kaj poste kanonigita. Ŝi estas populare konata kiel Izabel, la Sankta Reĝino aŭ simple La Reĝina Sanktulino. Ŝi estis edzino de Dom Denizo, sesa reĝo de Portugalio.
Rivero Mondego, portugala rivero, la plej longa el tiuj kiuj havas sian kurson ekskluzive en portugala teritorio. Ĝi estas la kvina plej granda el la portugalaj riveroj kaj estas 258 kilometroj longa.
Quinta das Lágrimas, situaciinta en la maldekstra flanko de la Rivero Mondego, en la paroĥejo de Sankta Klara, en Koimbro, Portugalio. Ĝi okupas areon da 18,3 hektaroj ĉirkaŭ palaco de la 20-a jarcento kiu nuntempe fariĝis luksa hotelo. Tie troviĝas la tiel nomitaj Fonto de la Amoj kaj Fonto de la Larmoj.