La terminoj Brexit kaj Brixit estis ŝajne unuafoje stampitaj en Junio 2012; Brixit estis unuafoje uzata de kolumnisto en The Economist, dum Brexit estis unuafoje uzata de Brita naciista grupo. Tiuj terminoj estis probable inspiritaj de la vorto Grexit, vortokunfando por la ebla kaj diskutata Greka retiriĝo el la eŭrozono. La termino Brexit unuafoje iĝis amplekse uzata modovorto en 2013. BuzzWord: Brexit also Brixit, Macmillan Dictionary (12a de Februaro 2013).