NPIV, ²likvido. Ĉi tiu meĥanika transskribo de la angla termino atestas pri nekompreno de la metaforo. Ĝi neniel rilatas al la fundamenta radiko likvidi, kaj estas ties ĝena homonimo. Ĝi neniel rilatas al likvoj. La ideon de la termino esprimas la germana „Fließlaut“ kaj la rusa „плавный согласный“.