Ok verkoj, inter kiuj unu el la du versioj de Las majas al balcón, estis portitaj al Parizo fine de la 1830-aj jaroj por la mallongdaŭra "Galerie espagnole" (aŭ "Musée espagnol"), formita per verkoj de la Escuela Española (Hispana Skolo). (José Manuel Arnaiz. «Nuevas andanzas de Goya III, Majas en el Metropolitano.»Arkivigite je 2021-06-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 17an de aprilo 2020.)
Dum sia restado ĉe sia amiko Sebastián Martínez y Pérez en Kadizo, Goya faras sian unuan alproksimiĝon al la «kreiva libero», kio alproksimigas lin al la koncepto de «romantisma artisto», kaj de kiu naskiĝis la serio de Los Caprichos, per kiuj li kritikis diversajn aspektojn de la socio en kiu li vivis. Ekde sia eduka etapo en Romo, Goya jam konis la ĝenron de la capricci el la gravuraĵoj kaj akvafortoj de Jacques Callot, Giovanni Battista Tiepolo kaj Giovanni Battista Piranesi — ĉefe per la serio de 18 akvafortoj nome "Les Misères et les Malheurs de la guerre" (1633) de la franca Callot, ĉar Goya probable inspiriĝis el tiu verko por Los desastres de la guerra — kio permesos al li, laŭ liaj propraj vortoj, «fari observojn kiujn regule ne okazigas la menditaj verkoj, en kiuj la kaprico kaj la inventemo ne eblas». Aliflanke, kvankam liaj inspirfontoj estis variaj, oni povas rilati "Los Caprichos" kun la satira angla bildaro de, ekzemple, William Hogarth, kies verkon li eble konis per la kolektoj kiujn havis Luis Paret kaj Sebastián Martínez aŭ la Gedukoj de Osuna. Estas probable ankaŭ ke lia amiko, la franciĝinta dramaturgo kaj poeto Leandro Fernández de Moratín — kiun Goya portretis dufoje — montris al li iun satiran bildon reveninte el sia restado en Londono. (Fundación Goya en Aragón: slipo: «Fran.co Goya y Lucientes, Pintor.»).