Roberto la 1-a (Burgonjo) (1011-1076) (* 1011 † Fleury-sur-Ouche, en la 21-a de Marto1076), kromnomita la Maljuna, estis Duko de Burgonjo inter 1032 ĝis sia morto, kaj la unua duko de la dinastio de la Kapetidoj, kiu estis regonta la graflandon ĝis la dekkvara jarcento.
Sibila de Barcelono aŭ Beatrica de Barcelono (1035-1074), estis devenintino de la Regno de Leono kaj edzino de Henriko (1035-1074), grafo de Burgonjo, kaj avo de la unua reĝo de Portugalio.
Odo la 1-a (Burgonjo) (1058-1103) (* 1058 † Tarso, en la 23-a de Marto1103), estis duko de Burgonjo inter 1079 kaj 1103. Li estis la dua filo de Henriko de Burgonjo, nepo de Roberto la 1-a (1011-1076), kaj frato de Henriko de Burgonjo, Grafo de Portugalio. Li havigis al si la graflandon post la abdiko de sia frato pli maljuna, Hugo la 1-a (1057-1093), kiu retiriĝis en benediktinan monaĥejon.
Tereza de Leono (1080-1130) (* 1080 † Póvoa do Lanhoso aŭ Monaĥejo de Montederramo, en la 11-a de Novembro1130), Grafino de Portugalio, pli konata kiel Tarasia aŭ Tareja de Portugalio aŭ simple Dona Tereza.
Vilhelmo la 1-a (Burgonjo) (1020-1087), kromnomita la Granda aŭ la Neprudenta aŭ la Malmolkapulo, estis grafo de Burgonjo elde 1057 ĝis sia morto. Lia idaro estis unu el la plej konataj en la tiama Eŭropo kaj li eĉ havis filon kiu fariĝis papo: Guido de Vieno, kiu prenis la nomon Kalisto la 2-a (1060-1124).