Inácio Luís Madeira de Melo (1775-1833), estis portugala militisto. Li famiĝis ĉar li komandis, dum li oficis kiel Guberniestro de la Armiloj, la portugalajn trupojn starigitajn en Salvador de Bahio, dum la luktoj de la Milito pri la Sendependeco de Brazilo de tiu provinco ĝis la fina kapitulacio en la 2-a de Julio1823, kiam ili retiriĝis al Portugalio.
Dia do Fico (esperante: Tago de la Restado), okazis en la 9-a de Januaro1822, tiam kiam la princo kaj regento Petro la 1-a agis kontraŭe al al ordonoj de la portugalaj kortegoj, kiuj postulis lian reiron al Lisbono, kaj li restis en Brazilo. Ĉi-epizodo antaŭanoncis la deklaracion pri sendependiĝo el Brazilo, kiu estus proklamonta en la 7-a de Septembro1822.