"Tupeo" estas neoficiala esperantlingva neologismo pri "parta peruko", do parta artefarita hararo, imitanta naturan kaphararon, kiu kompletigu la naturan hararon. Atentu ke eĉ la tre ampleksa Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ne mencias la neologismon, kiu devenas de la franca vorto toupet (vidu q1413777 en vikidatumoj), en la angla lingvo pseŭdofrance literumita toupée.