La nomo aŭstrala moruso estas en PIV. Tamen tiu nomo havas plurajn problemojn: ne nur la radiko "aŭstral-" ne estas oficiala kaj mankas en pluraj vortaroj, sed eĉ en PIV "aŭstrala" signifas "rilata al la S hemisfero", kio ne taŭgas al la suda moruso, kreskanta en suda Azio, ne en la suda duonglobo.