La referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, en siaj mapoj esperantigas nur iujn kaj latinliterigas aliajn loknomojn, kies originaj nacilingvaj formoj estas nelatinlingvaj. En la vasta, dupaĝa mapo 23 ĝi indikas la urbon je la origina nomo "Multan", nur latinigita. Cetere ĝi tie bildiĝas inter la urboj Lailpuro kaj Bahavalpuro, kiuj ambaŭ estas esperantigitaj, sed Multan ne. Same ankaŭ PIV en siaj eldonoj de 1970 kaj 2020 tute ne konsideras la urbon.