La asertita "esperanta formo Narbono" povus esti facile fabrikita el la okcitana formo, sed pri esperanta urbonomo ĝis nun mankas ĉia referenco: la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono 1970 ĝis 2020 ne mancias ĝin, same ne la vortaro Grand Dictionnaire Espéranto-Français 1957-1994 de Gaston Waringhien nek la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de Ĵak le Puil kaj Jean-Pierre Danvy kaj eĉ la artikolo "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" en retejo de la asocio SAT-Amikaro, kiu mencias vere multajn esperantigojn de francaj urboj, inkluzive de ĉiuj departementaj ĉefurboj, sed Narbonne ne estas ĉefurbo, sekve ne listigas ĝin. Povus esti, ke el la materialoj de la SAT-kongreso de 1964 aŭ de loka, regiona aŭ nacia bulteno estus mencio pri tia formo, sed tia fonto ĝis nun ne troveblis kaj sekve estas tre dubinda - krom se oni vere notus ĝin ĉi tie.