La Ora Ambrozia Respubliko estis mallongdaŭra registaro, fondita en Milano far membroj de la Universitato de Pavio kun populara apogo. Subtenita de Francisko Sforza, ili alfrontis la fortojn de Venecio, tamen, dank'al iu perfido, Sforza disbatis kaj kaptis Milanon, fariĝinte duko, kaj aboliciante la respublikon.