Vere, la kristana bapto tion faras kondiĉe, tamen, ke la baptito pentu antaŭ Dio kaj engaĝiĝu tion eviti estontece kaj fizike kaj morale ripari laŭeble (Katekismo de la Katolika Eklezio[1]). Temas pri konvertiĝo, nome ŝanĝo de pensmaniero. Paŭlo mem en la sama letero skribas ke “Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu:nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio (6,9-10).