"Mankas konvinkaj ekzemploj por pruvi, ke la pli simpla kaj fundamenta vorto "signo" ne sufiĉas. Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna prezento de signo (do, kodono; cetere, tiuj samaj personoj kutime emas uzi «diĝito»n kun signifo nedistingebla disde ilia «karaktro»); por aliaj (ekzemple Rüdiger Eichholz) karaktro estas videbla signo. Ni opinias la vorton «karaktro» superflua, malbela kaj malpli produktiva ol signo (komparu la vortojn "karaktraro" — "signaro"); tamen iuj fakuloj ĝin preferas." [1]