La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020, nur plej koncize informas per unu vorto, ke temas pri (evitinda) alternativa vorto por ĉambristo. La unua eldono de PIV el 1970 entute ne havas tiun signifon. Por komparo: La klarigo kiu estas "malgranda valo" en la eldono de 2020 ampleksis 15 vortojn, kvankam la vorto "val-et-o" fakte estas memklariga. Tio nur por ilustri, kiom negrava la aŭtoroj de la ilustrita vortaro de Esperanto juĝas la klarigon "valeto"=ĉambristo.