Ivan Gennagyjevics Sirjajev – Kökény Lajos – Bleier Vilmos – Kalocsay Kálmán: Eszperantó Enciklopédia: Volapük. L.L. Zamenhof www.eventoj.hu (eszperantóul) (1933) (Hozzáférés: 2021/08/12/) „De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la int. rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de V. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la V.-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de V., sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. V. estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la int. vorton komplimento. La arbitreco de la V-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyr. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris V-on „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria int. kongreso de V. en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en V., kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de V. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Sehleyer-a lingvo haltis en sia progreso v. Idiom-Neutral.”