Kontraste al la supra aserto, ke «por unuoj de nomo oblast en Rusio oni en Esperanto kutime uzas la vorton provinco», rimarkindas, ke la historia Adresaro de la Esperantistoj, kiu aperadis sinsekve inter la jaroj 1890 kaj 1909 en entute 32 publikaĵoj, el kiuj multajn eldonis rekte L. Zamenhofo, jes en multaj lokoj uzas la mallongigon obl. (por oblasto), ne skribas prov. (por provinco), inter tre multaj aliaj lokoj ekzemple ĉe e-isto n-ro 9969 (jen en vikifontaro). La aserto eviti la vorton "oblast'" en Esperanto do validas nur ekde la mezo de la 20-a jarcento, ne historie.