| „ La 8an de decembro 1977, Garrett Byrne, prokuroro de la graflando Suffolk, kiu entenas la tutan Bostonon kaj tri pli malgrandajn periferiajn komunumojn en Masaĉuseco, kunvokis gazetaran konferencon por anonci la kulpigon de 24 viroj sub multenombraj akuzoj pri seksatenco kontraŭ knaboj 8- ĝis 13-jaraj. Li diris, ke la viroj estis supozeble logintaj la knabojn per mariĥuano, mono kaj ludoj, kaj poste perfortis kaj fotis la viktimojn. Li ankaŭ asertis, ke la viroj apartenas al seksa reto, kiu estas nur «la pinto de la glacimonto», kaj ke estos pliaj kulpigoj laŭmezure, kiel la esplorado progresos. La vasta amaskomunikila raportado neniam kontestis la kulpecon de la akuzitaj viroj aŭ la asertojn de Garrett Byrne, sed anstataŭe malhonoris la akuzitojn kaj publikigis siajn fotojn, nomojn kaj adresojn spite al la konstitucia supozata senkulpeco. La 24 viroj kulpigitaj de Garrett Byrne devenis el ĉiuj sociaj tavoloj, de busŝoforo ĝis lernejestro de prestiĝa privata lernejo. Plej multaj perdis sian laboron, multaj perdis sian familion, kaj ĉiuj perdis sian reputacion pro la amaskomunikila raportado. Tamen, laŭmezure kiel la kazoj disvolviĝadis, evidentiĝis, ke multaj el la faroj kaj akuzoj estis forĝitaj. La plimulto de la viroj ne konis unuj la aliajn. Neniu seksa reto ekzistis. La granda plimulto de la akuzitoj havis seksajn rilatojn kun unu el du 15-jaraj prostituitoj de Revere, Masaĉuseco, iufoje en la apartamento de iu viro nomita Richard Peluso. Peluso havis seksajn rilatojn kun lokaj knaboj de Revere dum 15 jaroj kaj estis arestita sub akuzoj pri misuzo al infanoj ses monatojn antaŭ la kulpigoj pri seksa reto. Neniu el la knaboj implikitaj estis malpli ol 13-jara. John Mitzel, la aŭtoro de la plej aŭtoritata verko pri ĉi tiuj eventoj, The Boston Sex Scandal, klarigas, ke la akuzoj pri «seksa reto» okazis sekve de la aresto de Peluso: «Fotoj konfiskitaj en la apartamento de Peluso estis uzataj por identigi 64 lokajn junulojn. Ĉiuj estis kaptitaj de policistoj kaj devigitaj elbuŝigi nomojn. Tamen nur dek tri konsentis kunlabori, plej multaj sub premo de la polico, de pastroj kaj de psikiatroj». La depozicioj de ĉi tiuj dek tri knaboj kondukis al la 24 kulpigoj. La arestoj estis vaste rigardataj kiel parton de la strategio de la prokuroro por esti reelektita por oka periodo. Jam delonge Byrne uzadis la esplorajn povojn de la prokurorejo por «malkaŝi» sensaciajn «retojn» de malvirto de unu speco aŭ alia, kiam la tempo por elektado alproksimiĝis, uzante la histerion por konservi nedamaĝita sian printitan nomon kaj sian reputacion kiel publika protektanto kaj batalanto kontraŭ malvirto, kaj neniu iam kuraĝis defendi tiujn, kiujn li celis. Sed ĉi-foje estis surprizo. La 9an de decembro 1977, membroj de la radikala kolektivo Fag Rag formis la Komitaton Boston/Boise (Boston/Boise Committee, B/BC) por defendi la rajtojn kaj de la akuzitaj viroj kaj de la knaboj. Boise faris aludon al simila ĉasado de sorĉistinoj okazinta en Boise, Idaho, en 1955, kiam centoj da gejaj viroj, inkluzive de multaj eminentaj civitanoj, estis arestitaj pro seksaj krimoj kun adoleskantoj, pri kiu John Gerassi verkis en The Boys of Boise. Krom la sensaciista kaj antaŭjuĝa komunikila raportado, la B/BC zorgis pri unu speciala «rekta lineo» instalita de la prokurorejo, por ke la civitanoj telefonu anonimajn avizojn pri viroj, kiuj havas seksajn rilatojn kun knaboj malpli aĝaj ol dek ses. La Rekta Lineo kondukis la skandalon al la tereno de iu ĉasado de sorĉistinoj. Kelkajn tagojn post la arestoj, sepdek kvin homoj ĉeestis, en la oficejoj de Gay Community News, al urĝa kunveno kunvokita de la B/BC. Iu asistanta prokuroro, Thomas Dwyer, konsentis kunveni kun tri membroj de la B/BC por diskuti la postulojn de la grupo, inkluzive la rezignon de Garrett Byrne kaj la finon de la Rekta Lineo. Tamen la prokuroro rifuzis ambaŭ, do la 15an de decembro 1977 trideko da homoj manifestaciis en City Hall Plaza kaj poste marŝis rekte al la prokurorejo kaj frontis al la asistanta prokuroro Dwyer, sed Byrne denove rifuzis meti finon al la rekta lineo. Finfine, la B/BC denuncis la aferon antaŭ la justico. Konscia, ke la tribunalo estus malhelpinta tion al ĝi, la prokurorejo anoncis, ke ĝi libervole ĉesigis la Rektan Lineon, minimumigante la aferon. Neniu el la akuzitoj en la afero estis malliberigita. Garrett Byrne estis venkita en 1978 de asistanta prokuroro nomita Newman Flanagan. Byrne supozis, ke la plimulto de la akuzitoj akceptos interkonsenton kun la prokuroro por eviti malfavoran atentigon kaj malliberigon, sed je lia surprizo la vasta plimulto volis juĝon, kaj ĉiuj ĉi juĝoj elpremus la rimedojn de la graflando. Nur unu kazo fakte venis al juĝo: D-ro Donald Allen estis kulpigita pri kvar deliktoj midzi dekkvinjaran viran prostituiton. Kvankam li estis fine deklarita kulpa, la juĝisto kondamnis lin al nur kvin jaroj da libereco sub kondiĉoj —iu signalo por la aliaj akuzitoj, kiuj plejparte alvenis al interkonsento kun la prokuroro kaj ricevis malgravan kondamnon de libereco sub kondiĉoj. Kvankam multaj volis, ke la seksa skandalo de Bostono senbrue malaperus, ĝi estas ne sen heredaĵoj. Dum oni faris leĝajn esplorojn rilate al la leĝoj pri la aĝo de konsento, la subkomitato de la B/BC sponsoris tion, kion fine estis la unua kunsido de NAMBLA la 2an de decembro 1978. La seksa skandalo ankaŭ evidentigis la dividon ene de la geja komunumo. Tiuj, kiuj celis «akcepteblecon» kontraŭstaris ajnan aktivaĵon, kiu ŝajnas toleri la seksajn rilatojn inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj. ” |
|